Josifa Rabino

Israela esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Josifa Rabino (naskiĝis la 27-an de oktobro 1926 - mortis la 15-an de decembro 2001) estis israela esperantistino.

Josifa Rabino
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1926 (1926-10-27)
Morto 15-an de decembro 2001 (2001-12-15) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Israelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesie ŝi estis flegistino de pezgardanta dieto, tio signifas, ke ŝi helpis al korpulentuloj malpeziĝi kaj gardi la pezon per saniga dieto. Pri la temo ŝi prelegis al pacientoj dum du jardekoj.

Ŝi estis fakdeligitino pri dieto en Ĥajfo, membro de Internacia Naturkuraca Asocio, Honora Membro de TEJO kaj Patrono de TEJO.

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.ie.esperanto.org.il/137/11.html Arkivigite je 2007-08-20 per la retarkivo Wayback Machine