Malfermi la ĉefan menuon

Jozefo PETRIN (naskiĝis 1905 - mortis la 20-an de novembro 1975 en la rumana ĉefurbo Bukareŝto) estis rumana esperantisto, prezidanto de Rumana Kunordiga Esperanto-Komitato.

Li esperantistiĝis en 1928 kaj daŭre restis aktiva; post la Dua mondmilito, li estis centra figuro de la rumana Esperanto-movado; li gvidis kursojn, verkis lernolibrojn kaj vortarojn, okupiĝis pri didaktikaj kaj esperantologiaj studoj; notindaj estas liaj tradukoj el la rumana literaturo en Esperanton; li mem verkis esperantlingve.

VerkojRedakti

  • Fapte şi principii de bază privind limba internaţională Esperanto (1968)

TradukojRedakti