Juan Francisco Torres

(Alidirektita el Juanfran)

Juan Francisco Torres aŭ plennome Juan Francisco Torres Belén, ofte mallongigata Juanfran (naskiĝis la  9-an de januaro 1985(nun 1985-01-09) en Crevillent, Alikanto, do nun estas 39-jara) estas hispana futbalisto.

Juan Francisco Torres
Persona informo
Naskonomo Juan Francisco Torres Belén
Naskiĝo 9-an de januaro 1985 (1985-01-09) (39-jaraĝa)
en Crevillent
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Juan Francisco Torres en 2013

Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Real Madrid kaj CA Osasuna en Pamplono. Krome Juan Francisco Torres ekde la jaro 2012 estas membro de la hispana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, pri la Futbala Mondpokalo 2014 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.

la hispana nacia teamo de futbalo antaŭ la ekflugo al la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012: Juanfran estas la pli dekstra el la du viroj kun mano sur la valizo bildocentre.