Judson Taylor (1932 - 2008), konata per anglalingva karesnomo Jud, estis usona aktoro, reĝisoro de televido kaj produktoro.

Jud Taylor
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1932 (1932-02-25)
en Nov-Jorko
Morto 6-an de aŭgusto 2008 (2008-08-06) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoro • televida aktoro • sindikatisto • televida produktoro • scenaristo • filmaktoro
vdr

Li diplomiĝis ĉe University of California, Berkeley.

Komence li laboris kiel ekstrulo kaj aktoro en malgrandaj roloj kaj en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj en serioj kiel The Fugitive, Gunsmoke, The Adventures of Rin Tin Tin, Men of Annapolis, Wagon Train kaj Twelve O'Clock High. En Dr. Kildare li rolis "Dr. Gerson".[1] Li ankaŭ havis kredititan rolon en filmo Attack! de 1956 (Pvt. Jacob R. Abramowitz) kaj rolis Leŭtenanton Goff en The Great Escape de 1963.

En la 1960-a jardeko li reĝisoris klasikajn televidseriojn kiel Star Trek, Dr. Kildare, kaj The Man from U.N.C.L.E.. En 1970-j jaroj li reĝisoris epizodojn de televidserioj kiel Mannix, The Rookies, Future Cop kaj Lou Grant.

En postaj jardekoj li laboris kiel reĝisoro kaj produktoro ĉefe por televidfilmoj.

En la komenco de 21-a jarcento li reĝisoris kelkajn epizodojn de Law and Order: Special Victims Unit.

Referencoj redakti

  1. Terrace, Vincent. (2011) Encyclopedia of Television Shows, 1925 through 2010, 2‑a eldono, Jefferson, N.C.: McFarland & Company, Inc., Publishers, p. 269. ISBN 978-0-7864-6477-7.