Jukagira lingvaro

(Alidirektita el Jukagiraj lingvoj)

La Jukagiraj lingvoj (ankaŭ nomataj jukagiro-ĉuvanajodulaj en Rusio) estas familio de lingvoj parolataj en Rusio inter la Jukagiroj, Siberia popolo kiu loĝas ĉe la baseno de la rivero Kolima.

Jukagira lingvaro
Mapo
lingva familio
urala lingvaro
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
  Glottolog yuka1259
Angla nomo Yukaghir
Franca nomo langues youkaguires
vdr
Areo kie Finnecaj, ugraj, samojedaj kaj jukagiraj lingvoj estas parolataj
  •  jukagiraj lingvoj
  •  samojedaj
  •  ugraj
  •  finnecaj
  • La solaj du vivantaj anoj estas la Norda Jukagira lingvo (tundra) kaj la Suda Jukagira lingvo (ĉekolima). Ekzistas evidentaĵoj ke historie ekzistis almenaŭ du plu parencaj lingvoj: la omoka kaj la ĉuvana.

    La rilato kun aliaj lingvaroj estas plejparte nesciata. Ekzistas versioj de ĝia rilato kun la Uralaj lingvoj aŭ kun la nivĥa lingvo, kaj oni apartenigas jukagiran lingvaron al hipoteza nostrata superfamilio de lingvoj. Formale oni apartenigas jukagirajn lingvojn al grupo de prasiberiaj lingvoj kune kun aliaj lingvoj, kiuj ekzistis en Siberio antaŭ disvastigo de tungus-manĉura lingvaro en la regiono. La tuta familio estas konsiderata kiel endanĝerita.

    Skribo redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jukagira skribo.

    El ĉiuj lingvoj de iama Sovetunio, jukagiraj lingvoj estis inter tiuj, kiuj ekhavis propran skribsistemon malpli frue. Nur en la 1980-aj jaroj unua formala alfabeto por la jukagiraj lingvoj estas kreita far Uluro Ado, jukagira verkisto kaj poeto, kiu estas ankaŭ konsiderata unu el patroj de jukagira literaturo. Tiu ĉi alfabeto baziĝas je cirila alfabeto kaj estas iom simila al jakuta skribo. Antaŭ tio, lingvistoj nur uzis diversajn sistemojn de literumado por transdoni sonojn de la ligvo, sed ne klopodis unuigi la alfabeton. Ĝis nun la alfabeto, uzata en jukagirlingvaj libroj kaj gazetoj, varias de eldono al eldono.

    Historie, ĉe jukagiroj ekzistis amuza sistemo de piktograma skribo, kiun precipe uzis virinoj, plejparte junulinoj, por esprimi pasion al siaj amatoj. La bildoj estis skribitaj per tranĉilo sur betulŝelo. Eventuale, pro malkresko de jukagira lingvo kaj kulturo, tiu ĉi tradicio malaperis.

    Literaturo redakti

    Malgraŭ ke la jukagira estas malplimulta lingvo kaj ke ĝi dum longe ne havis propran skribon, en ĝi ekzistas konsiderinda literaturo. El jukagirlingvaj verkistoj plej konataj estas:

    Referencoj redakti

    1. Бабичева М. «Если я не вернусь, возвратится мой ветер…» Arkivigite je 2013-05-01 per la retarkivo Wayback Machine ruse
    2. Биографический интернет-справочник якутской литературы. Семён Курилов ruse
    3. Титков, Александр Евгеньевич,Тэки Одулок — зачинатель несуществующей литературы Arkivigite je 2014-08-16 per la retarkivo Wayback Machine. Литературная Россия. № 23. 09.06.2006 ruse