Julija Beltram
Julija BELTRAM (1914 – 28-a de junio, 1999 en Beogrado, Jugoslavio) estis flegistino, kiu okupiĝis pri rilatoj inter la Esperanto-movado kaj Ruĝa Kruco. Ŝi estis distingita per la plej alta ordeno de Internacia Ruĝa Kruco, la medalo Florence Nightingale.