Julio Bueno Cortés
Julio Bueno Cortés [ĤUljo BŬEno korTES] (aŭ galege Xulio Bueno Cortés [ŜUljo BŬEno korTES]) naskiĝis en 1903, mortis en 1988) estis esperantisto el Vigo, Galegio, kiu ludis gravan rolon en la loka movado. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la viga esperanto-klubo Paco kaj Amo.
Julio (Xulio) Bueno | |
---|---|
![]() Julio Bueno en Vigo, 1987 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1903 en A Graña, Galegio, Hispanio |
Morto | 9a de junio 1988 en Vigo |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Nacieco | galega |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Vivo
redaktiLi naskiĝis en A Graña, vilaĝo proksima al la urbo Ferrol. Post la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito li, kun la kromnomo Porrolo, aliĝis al gerilo kontraŭ la nova reĝimo de Franco. Li estis kaptita kaj juĝita en Ferrol pro ribelo[1]. Malgraŭ lia mortkondamno, li estis savita[2]. Tiam, ankoraŭ dum la milito, li translokiĝis al Vigo[3].
Jarojn poste, en 1960, post la Hispana Kongreso de Esperanto en la urbo Pontevedro, kreiĝis la loka E-grupo de Vigo. Ĝi formale fondiĝis, kun la nomo Paco kaj Amo, nur en 1973, post alia kongreso okazinta en Vigo en 1972, kies organizon li ĉefis; la vicprezidanto de la grupo estis Xulio Bueno[4].
Xulio Bueno daŭre instruis la internacian lingvon en la sidejo de Paco kaj Amo. En 1986 li kunordigis la organizon de alia Hispana Kongreso de Esperanto en Vigo. La 13an de decembro 1987, post liaj longaj demarŝoj, inaŭguriĝis la Esperanto-strato en Vigo, koincide kun la centjariĝo de la lingvo. La Magistrato alprenis tiun decidon en la kunsido de la 9a de decembro 1986. Tiel plenumiĝis longe kovrita revo de Xulio. [5][6]. Ses monatojn poste, la 9an de junio 1988, Xulio Bueno forpasis[7].
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Nomes e Voces
- ↑ Mi volas rakonti historion, filmo en YouTube
- ↑ Siro (2013): "Esperanto" en La Voz de Galicia
- ↑ -- (1973): Boletín n-ro 195, januaro-februaro 1973, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 8
- ↑ -- (1987): Boletín n-ro 278, januaro-februaro 1987, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 5
- ↑ -- (1987): Atlántico, Vigo, 14an de decembro 1987, ĵurnalo
- ↑ -- (1988): Boletín n-ro 287, julio 1988, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 21