Jumping Jack (esperante Saltanta Jack) estas platforma videoludo disvolvita de Albert Ball,[1] kun arto fare de Stuart C. Ball, por ZX Spectrum, publikigita de Imagine Software en 1983. Ĝi estis ankaŭ disponebla por Dragon 32 kaj 8-bitaj Atari-komputiloj sub la nomo Leggit!.[2] En tiuj versioj, Jack estas renomita kiel "Saltanta Lenny".

Jumping Jack

Disvolvo Albert Ball[1]
Eldoninto Imagine Software
Distribuo Steam
Dato de lanĉo 1983
Platformo ZX Spectrum, 8-bita Atari, Dragon 32
Ĝenro Platforma videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

Ludomaniero

redakti

Ĉiu nivelo konsistas el aro de ok etaĝoj, tra kiuj truoj moviĝas. Kiam tiuj truoj atingas la randon de la ekrano, ili moviĝas supren aŭ malsupren al la sekva etaĝo, depende de ĉu ili rulas maldekstren aŭ dekstren, respektive.

La celo en ĉiu nivelo estas atingi la supro, saltante tra la truoj. Tamen, ĉiufoje kiam Jack saltas, nova truo estas formita sur hazarde elektita etaĝo. Fali tra truo aŭ malĝuste kalkuli salton kaj trafi la plafonon provizore stunas lin kaj lasas lin vundebla al truo ruliĝanta sub li. Se li falas ĝis la fundo de la nivelo, li perdas vivon. Kompletigi nivelon malkaŝas verson el la "Balado de Saltanta Jack". La sekva nivelo havas plian truon ĉe la komenco. Ekde la dua nivelo cetere aperas monstroj, kiuj stunas Jack same kiel falo aŭ mistakta salto.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti