Imagine Software estis brita videoluda firmao bazita en Liverpool, kiu ekzistis mallonge en la fruaj 1980-aj jaroj. Ĝi komence produktis programaron por la ZX Spectrum kaj VIC-20. La kompanio rapide famiĝis kaj estis konata pro sia bone finpoluritaj, alta-buĝetaj pakado kaj reklamado (je tempo kiam tio ne estis ofta en la brita programara industrio), same kiel pro sia memreklamado kaj ambicio.

Imagine Software
negoco vd
Dum 1982 - 9-a de julio 1984
Sekvanto Ocean Software
Sidejo Liverpool
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo PK-ludo
vdr

Post la spektinda falo de Imagine pro kreskantaj ŝuldoj en 1984, la nomo estis aĉetita kaj uzita kiel marko fare de Ocean Software ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj.

Historio

redakti

Fondo kaj frua sukceso

redakti

Imagine Software estis fondita en 1982 fare de antaŭaj membroj de Bug-Byte, Mark Butler kaj David Lawson. Butler kaj programisto Eugene Evans antaŭe laboris ĉe Microdigital, unu el la unuaj komputilbutikoj en Britio.[1] La posedanto de Microdigital, Bruce Everiss, estis invitita aliĝi al la kompanio por administri la kompanion ĉiutage kaj prizorgi publikajn rilatojn.[2] Imagine Software produktis plurajn tre sukcesajn ludojn, inkluzive de Arcadia[1] por la VIC-20 kaj ZX Spectrum, dum 1982 kaj 1983. Tamen kelkaj ludoj estis liveritaj kun seriozaj, lud-rompaj cimoj. La kompanio kreskis dum ĉi tiu periodo, iutempe dungante pli ol 80 homojn, granda nombro por sia tempo. Ĝi cetere elspezis grandajn sumojn da mono por kompaniaj aŭtoj kaj eĉ la fondo de teamo por konkursi en la ĉiujara vetkurado de Manksinsulo [3].

Financaj problemoj kaj falo

redakti

Onidiroj pri la malbona financa situacio de Imagine komencis cirkuli en decembro 1983, post la malkaŝo, ke laŭtakse £50,000 de ĝiaj reklamaj fakturoj ne estis pagitaj.[4] La sekvan jaron la ŝuldoj pliiĝis, kun pliaj fakturoj pri reklamado kaj bendoduplikado ne pagitaj. Imagine estis devigita vendi la rajtojn pri siaj ludoj al Beau Jolly por reakiri fonduson. La kompanio tiam akiris nacian fifamecon kiam ĝi estis filmita la sekvan jaron fare de BBC-dokumenta teamo, dum ĝi estis en la procezo de bankroto.[1] Mark Butler ankaŭ aperis en la programo Daytime de Thames Television en 1984, parolante pri sia sperto esti milionulo kiu perdis sian monon je juna aĝo.

La 28-an de junio 1984, asigno estis emisiita kontraŭ Imagine fare de VNU Business Press pro monŝuldoj rilate al reklamado en la revuo Personal Computer Games, kaj la kompanio estis likvidita la 9-an de julio 1984 en la Alta Kortumo en Londono, post kiam ĝi ne sukcesis kolekti la bezonatajn £10,000 por pagi ĉi tiun ŝuldon (kvankam ĝis tiu tempo ĝiaj totalaj ŝuldoj sumiĝis al centoj da miloj da pundoj).

Heredaĵo

redakti

Iamaj programistoj poste fondis Psygnosis kaj Denton Designs.[1] La ludkatalogo de la kompanio estis akirita de Beau Jolly, kiu poste vendis tiujn rajtojn al Subvert, dum la rajtoj pri la Imagine-varmarko estis akiritaj de Ocean Software, kiu ĉefe uzis ĝin por konvertigo de popularaj arkadludoj al hejma komputilo.

Megaludoj

redakti

Imagine intencis disvolvi ses tiel nomatajn "megaludojn", el kiuj la plej konataj estis Psyclapse kaj Bandersnatch. Ĉi tiuj ludoj estis desegnitaj por puŝi la limojn de la tiama disponebla aparataro, eĉ ĝis la punkto ke ili estis intencitaj esti publikigitaj kun aldona aparataro kiu estus pliboniginta la kapablojn de la komputilo, same kiel gardinta kontraŭ piratado. La ludoj estis peze reklamataj kaj estus venditaj ĉirkaŭ £30 – alta prezo en tempo kiam la meza prezo de ludo estis nur £7.20 – tamen la kolapso de Imagine signifis, ke ili restis projektoj kaj neniam konkretiĝis.[1][5][6]

Dum la BBC-dokumenta filmo estis malkaŝita ke Psyclapse estis nur papera skizo,[1] kvankam la nomo poste estis uzita por sublabelo de Psygnosis.[7] Plejparto de la konceptoj origine intencitaj por Bandersnatch fine aperis en alia Psygnosis-ludo, Brataccas, por la 16-bitaj komputiloj Atari ST, Amiga kaj Macintosh.[8]

Videoludoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Kean, Roger, "The Biggest Commercial Break of Them All", Crash, Newsfield Publications Ltd, December 1984.
  2. Bruce Everiss. Future Publishing (2014-08-22). Alirita 2021-09-02.
  3. » imagine The Digital Antiquarian (en-US). Alirita 2020-10-09.
  4. "The Bubble Bursts", Crash, Newsfield Publications Ltd, August 1984.
  5. Walton, Paul, "The Ascent of Everiss", Your Spectrum, 5 June 1984.
  6. Mega Games. GTW64. Arkivita el la originalo je 7 December 2008. Alirita 17 December 2008.
  7. Psygnosis History. Arkivita el la originalo je 10 March 2016. Alirita 2015-01-01. “Psyclapse was actually the name of a Commodore 64 game that was never released [but] was to live on as a division of Psygnosis.”.
  8. The Making Of: Bandersnatch (4 September 2009). Arkivita el la originalo je 2 January 2015.
  9. Your Spectrum 09 - Joystick Jury.

Eksteraj ligiloj

redakti