Pedro (videoludo)

videoludo de 2023


Pedro estas turdefenda videoludo disvolvita de Frank Johnson, Aidan Rajswing, Bryce Ducharm, Andrew Impson, Brian Carpenter kaj Steve Cain por ZX Spectrum kaj publikigita de Imagine Software en 1984.[1] La ludo uzas oblikvan vidpunkton por doni la impreson de tridimensia komputila grafiko.[2]

Pedro

Disvolvo Creative Technology Group (Frank Johnson), Steve Cain
Eldoninto Imagine Software
Distribuo Steam
Dato de lanĉo 1984
Platformo ZX Spectrum, Commodore 64, BBC Micro, Acorn Electron, Dragon 32/64
Ĝenro Turdefenda videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

Ludomaniero

redakti

La ludanto kontrolas la samnomulon Pedro, meksikan ĝardeniston. La celo de la ludo estas protekti la plantojn de Pedro kontraŭ diversaj bestoj — kiel formikoj kaj ratoj — kiuj provas manĝi ilin. Por fari tion, Pedro devas provi bloki la enirejojn al sia ĝardeno per brikoj, piedpremi ĉiujn bestojn kiuj eniras, kaj planti semojn por anstataŭigi ĉiujn manĝitajn plantojn. Aldone, vagabondo eniros la ĝardenon de tempo al tempo kaj provos ŝteli la semojn de Pedro. La ludo finiĝas kiam ne restas plantoj. Poentoj estas gajnitaj per piedpremado de bestoj, kaj bonuso estas gajnita ĉe la fino de ĉiu nivelo bazita sur la nombro de restantaj plantoj.[3]

Recenzo

redakti

Pedro ricevis mezbonajn recenzojn de britaj videoludaj magazinoj rilate al ZX Spectrum. Sinclair User taksis la ludon je 7/10[4] kaj Crash taksis ĝin je 62%,[5] la tri recenzistoj de Your Spectrum donis al la ludo poentaron de 4/10.[6] Ĉiuj tri revuoj tamen laŭdis la muzikon de la ludo.

Referencoj

redakti
  1. . Pedro. World of Spectrum. Alirita 2008-12-19.
  2. . Pedro in game screen shot. World of Spectrum. Alirita 2016-06-11.
  3. . Pedro English Instructions. World of Spectrum. Alirita 2017-04-28.
  4. (June 1984) “Pedro review”, Sinclair User.  Arkivigite je 2011-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  5. (May 1984) “Pedro review”, Crash 4, p. 84–85. 
  6. (July 1984) “Pedro review”, Your Spectrum 5. 

Eksteraj ligiloj

redakti