Junulara Centro Kamenge
socia, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Burundio
La organizaĵo Junulara Centro "Kamenge" - france Centre Jeunes Kamenge - estas socia, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Burundo, subtenata fare de la katolika eklezio en Burundo, per la ksaveriaj misianoj[1] kaj per donacoj de privatuloj precipe el Italio. En 2002 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La projekta komisiono aparte elstarigis, ke la centro modele socie pacigas en lando. kiu en la tuta dua duono de la 20-a jarcento estis skuita per sanga enlanda milito inter la ĉefaj etnoj la tutsioj kaj hutuoj.
Junulara Centro "Kamenge" | |||||
---|---|---|---|---|---|
Centre Jeunes Kamenge | |||||
koncerto de 2008 en la centro | |||||
organizaĵo | |||||
Komenco | 1991 vd | ||||
Lando(j) | Burundo vd | ||||
Sidejo | Burundo | ||||
Tipo | socia, senprofitcela organizaĵo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Eksteraj ligiloj
redakti- prezento per la premia komisiono (angle)
- la oficiala retejo cejeka.org ne plu funkcias, kaj kompleta paĝo ne arkiviĝis de pli malfrue ol 2014. Sed impreson ankoraŭ donas:
Referencoj
redakti- ↑ la katolika monaĥa ordeno latine nomatas societas cancti Francisci Xaverii pro exteris missionibus