Junularo Esperanta Svislanda
Junularo Esperanta Svislanda, JES (ĝis la 1990-aj jaroj la asocio nomiĝis Junularo Esperantista Svislanda) estis junulara esperanto-organizo de Svislando kaj la landa sekcio de TEJO por tiu lando. Ĝi estis fondita en oktobro 1981 de Dietrich Michael Weidmann, Chantal Gacond, Stefano Keller kaj aliaj en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, kiel sekvoorganizaĵo de la antaŭa en somero 1981 leĝe ne korekte malfondita Svisa Esperanto-Junularo (SEJ). JES estis jure memstara asocio, kiu estis ekde 1982 landa sekcio de TEJO kaj ekde sia fondiĝo kolektiva membro de Svisa Esperanto-Societo, sen tamen dependi jure de ĉi-lasta.
Junularo Esperanta Svislanda | |
---|---|
Lando | Svislando |
Fondiĝo | oktobro 1981 |
Fondiĝloko | La Chaux-de-Fonds |
Malfondiĝo | majo 2014 |
Sidejo | La Chaux-de-Fonds |
La 18-an de majo 2014 dum la Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo estis anoncite, ke JES formale malfondiĝis kaj ke ĝia mono estis ĝirita al SES.[1]
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ SES informas, n-ro 3, julio-oktobro 2014, p. 9.