Juozas Lazauskas (naskiĝis la 6-an de marto 1904 en Kruonis, distrikto Kaišiadorys; mortis la 26-an de septembro 1978 en Prienai) estis arbarkulturisto. Propagandis E-on en litovlingvaj revuoj kaj gazetoj, kunlaboris en "Litova Stelo". Verkis kaj aperigis sufiĉe ampleksan (115 paĝoj) libreton "Internacia lingvo" en litova lingvo "(1937), ankaŭ Lernolibron de Esperanto por litovoj (1938). Komitatano de LitEA 1934-1940. Dum renkontiĝoj de esperantistoj J.Lazauskas ŝatis deklami kaj prelegi. Lastfoje en 1977 li prelegis en BET en Rezekne (Latvio) pri "Stilo de esperantaĵoj".

Juozas Lazauskas
Persona informo
Naskiĝo 6-a de marto 1904
en en Kruonis, distrikto Kaišiadorys, (Litovio)
Morto 26-a de septembro 1978
en Prienai
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1922
vdr

Fontoj redakti