Justine Ijeomah
homrajta aktivulo en Niĝerio
Justine Ijeomah estas homrajta aktivulo en Niĝerio.[1][2] En 2013 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis lin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.
Justine Ijeomah | |
---|---|
Persona informo | |
Ŝtataneco | Niĝerio |