Koltordulo

(Alidirektita el Jynx)

Koltordulo estas birdo de unu el la tri subfamilioj de la familio de Pegedoj, kiu enhavas nur unu genron kaj du speciojn; dum inter la aliaj du subfamilioj estas pli ol 200 specioj. Koltorduloj havas specifajn ecojn, kiuj apartenas ilin al propra subfamilio Jyngidae en ĉi familio, malgraŭ tiu grupo havas nur du speciojn. Nomo Koltordulo estas uzata por grupo de birda genro Jynx kaj same por nomo de sola specio de la genro Jynx torquilla. Tiu lasta specio nomiĝas ankaŭ Eŭrazia koltordulo diferenciginte de Rufgorĝa koltordulo , vivanta en Afriko sude de Saharo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koltordulo
Eŭrazia koltordulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Koltordulo Jynx
Linnaeus, 1758
Specioj

J. torquilla
J. ruficollis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Estas arbaraj specioj de soleca kutimaro.

Eŭrazia koltordulo

Priskribo redakti

La morfologio estas taŭga por sia medio, kio inkludas longan kranion kiu gastas tre moveblan kaj longan langon, kio permesas al ili elpreni la larvojn de insektoj, ĉefe formikoj, el kiuj ili nutras sin post trabori la duramenon de la trunkoj de la arboj. Ties zigodaktiliaj piedoj, tio estas, ke ili havas du antaŭajn kaj du malantaŭajn fingrojn, malajn, permesas al ili alkroĉi al elstaraĵoj de trunkoj, kaj al malgrandaj branĉoj. Kiel ĉe aliaj samfamilianoj, sed ili malhavas la rigidajn vostoplumojn kiuj permesas al aliaj grimpi surtrunke kaj pro tio ili estas pli ofte surbranĉe anstataŭ surtrunke.

La strukturo de la beko estas diferenca el tiu de la veraj pegoj, kiel, ekzemple, la membroj de la genro Dendrocopos. Ĉikaze ties formo estas diferenca (malpli longa kaj malpli akra), kaj ties efiko traboranta pli malgranda; fakte, la birdoj de Jynx kutimas uzi jam boritajn truojn anstataŭ trabori ili mem.

La du specioj de la genro, J. torquilla kaj J. ruficollis, posedas kamuflajn plumarojn, malmulte allogajn, kun grizaj kaj brunaj nuancoj.

La voĉo estas nazeca, tipa kanto de la membroj de la familio Pegedoj.

Nestumas ili en truoj, kutime iam faritaj de la specio Dryocopus martius; ĉe J. torquilla, kutime unu fojon jare, kaj la ovodemetado estas el sep al dek blankaj ovoj.

Tiu birdo ricevas sian nomon el sia kapablo por turni sian kapon preskaŭ 180 gradojn. Se ĝenite ĉeneste, la birdo uzas kapomovon kiel de serpento kiel minaco. Tiu stranga kutimo kaŭzis sian uzadon en sorĉado, per surmeto de koltordulo sur iu.

Specioj redakti

Estas la jenaj du specioj:

Taksonomio redakti

Oni konsideras nur du speciojn en la genro, ĝenerale dividitaj en subspecioj.

  • Jynx torquilla
    • Jynx torquilla torquilla
    • Jynx torquilla sarudnyi
    • Jynx torquilla tschusii
    • Jynx torquilla mauretanica
    • Jynx torquilla chinensis
    • Jynx torquilla himalayana
    • Jynx torquilla japonica
  • Jynx ruficollis
    • Jynx ruficollis ruficollis
    • Jynx ruficollis rougeoti
    • Jynx ruficollis pectoralis
    • Jynx ruficollis diloloensis
    • Jynx ruficollis striaticula
    • Jynx ruficollis pulchricollis
    • Jynx ruficollis aequatorialis