Kálmán Porzsolt
PORZSOLT Kálmán [pr. porĵolt] estis hungara verkisto, kritikisto, teatrestro. Lia dua edzino estis Mariska Gazsi.
Kálmán Porzsolt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1860 en Ludas | |
Morto | 8-an de aprilo 1940 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 41/1-1-50 vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Jenő Porzsolt (en) kaj Gyula Porzsolt (en) vd | |
Edz(in)o | Mariska Gazsi (1905–) Júlia Lukács vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto teatra kritikisto teatrestro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kálmán Porzsolt naskiĝis en Ludas la 10-an de novembro 1860 kaj mortis en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1940.
Lia kariero
redaktiKálmán Porzsolt ekde 1884 estis kritikisto de la Pesti Hírlap, unu el fondintoj kaj sekretario de la Nacia Konsilantaro por Muzeoj kaj Libraroj. Ekde 1894 ĝis 1897 li estis redaktoro de la Fővárosi Lapkiadó (Ĉefurba Gazeteldonejo), ekde 1897 ĝis 1904 direktoro de la Népszínház. Ekde 1904 li denove estis kunlaboranto de la Pesti Hírlap kaj inter 1884 kaj 1915 ankaŭ la redaktoro de la sportgazeto Hercules fondita de li. Li estis la membro de la Societo Petőfi.
El liaj teatraĵoj
redakti- A párbaj (1881);
- Vetélytársak (1901);
- Asszony (1906);
- Gyermekkirály (1909).
Fonto
redakti- Magyar Színházművészeti Lexikon