Mariska Gazsi
Mariska Gazsi [mariŝka gaĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gazsi Mariska estis hungara aktoro. Ŝia oficiala aŭ geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Porzsolt Kálmánné; ŝia edzo estis Kálmán Porzsolt.
Mariska Gazsi | |
---|---|
![]() Mariska Gazsi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1879 en Nagyharsány |
Morto | 27-an de oktobro 1953 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Kálmán Porzsolt |
Okupo | |
Okupo | aktoro |

Mariska Gazsi kun Dezső Kertész
Mariska Gazsi[1] naskiĝis la 22-an de julio 1879 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1879) en Kisharsány, ŝi mortis la 27-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Mariska Gazsi studis en privata aktorlernejo de Elek Solymossy, poste ŝi havis rolojn en provincaj teatroj. En 1893 ŝi membriĝis en Népszínház. Inter 1903 - 1931 ŝi apartenis al Gaja Teatro escepte de 1921 (tiam ŝi estis en Teatro Renaissance). Inter 1931-1936 ŝi havis rolojn en Gaja Teatro sen membreco. Ŝi edziniĝis en 1905 kaj vidviniĝis en 1940.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) Redakti
- Ede Tóth: A falu rossza - Boriska
- Gergely Csiky: A nagymama - Márta
- Ferenc Molnár: Az ördög - Elza
- Kálmán Mikszáth: A Noszty fiú esete Tóth Marival - onklino Ági
- Menyhért Lengyel: Postáskisasszony - Izabella Szalánczy
- Béla Szenes: Az alvó férj - Olga
- Oscar Straus Riquette - Blanche