SOLYMOSSY Elek [pr. ŝojmoŝi] Sipos estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro naskiĝinta en Tövis la 25-an de januaro 1847 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de januaro 1914.

Elek Solymossy
Persona informo
Naskonomo Sipos Elek
Naskiĝo 25-an de januaro 1847 (1847-01-25)
en Teiuș
Morto 3-an de januaro 1914 (1914-01-03) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoaktoroteatrestroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia kariero redakti

Elek Solymossy debutis en la vintro de 1867 en Szabadka en la trupo de Gusztáv Hubay, poste li dungiĝis al la Népszínház de Buda. Post la falo de la trupo de György Molnár li iris al Makó. En 1873 li sensukcese provis estri trupojn (Losonc, Rozsnyó). Je la fino de 1874 li gvidis la teatron de la Placo István. En 1875 li iĝis ano de la tiam malferminta Népszínház de Budapest, kie li ludis preskaŭ tri jardekojn. En 1881 li transprenis la direkton de la Gyakorló Színésziskola (Praktikanta Aktorlernejo) fondite de Antal Bártfai P.. En 1908 li fondis aktorlernejon en Debrecen. Li verkis lernolibron titolitan A színészet tanítása (La instruado de la aktorarto) (1896).

El liaj verkoj redakti

  • Színésznapló (1912–13);
  • A vidéki magyar színészet reformja (1875).

El liaj roloj redakti

  • Cabriolo (Offenbach: A trapezunti hercegnő);
  • Larivandière (Lecocq: Angot asszony lánya);
  • Van Ostebal (Jonas: A háromcsőrű kacsa);
  • Lőrinc (Tóth E.: A tolonc);
  • Pietro (Suppé: Boccaccio);
  • Henry (Planquette: A corneville-i harangok).

El liaj lernantoj redakti

Fonto redakti