Ilona Thury [turi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thury Ilona estis hungara aktoro, kantisto, primadono. Ŝi ricevis de kritikistoj la jenajn epitetojn: matriarko de la amerika hungara teatro, eterna primadono, la usona Lujza Blaha.

Ilona Thury
Persona informo
Naskiĝo 1876
en Hungario Hungara reĝlando
Morto la 28-an de marto 1953
en Usono Novjorko (Usono)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto
vdr

Ilona Thury [1] naskiĝis en 1876 ie en Hungara reĝlando, ŝi mortis la 28-an de marto 1953 en Novjorko.

Biografio redakti

Ilona Thury komencis studi aktoradon en privata lernejo de Fülöp en Budapeŝto. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Szidi Rákosi kaj Elek Solymossy. Laŭ peto de ŝia familio ŝi rifuzis la favoran kontrakton de Népszínház kaj ŝi debutis en province, kie ŝia teatra partnero estis Kálmán Rózsahegyi. Baldaŭ ŝi estis invitita al la muzika teatro Orpheum en la ĉefurbo. La juna kantisto allogis la aŭskultantaron per kantoj kaj la mondo malfermis sin por ŝi. Baldaŭ ŝi ricevis rolojn en Italujo, Ĉeĥio kaj Serbio, fine en Teatro Magyar en Budapeŝto. Tamen Thury elmigris al Usono, kie ŝi ricevis rolojn en la hungarlingva teatro. Iom poste kun la teatra trupo ŝi turneis en Usono.

Elektitaj roloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti