Kálmán Személyi
SZEMÉLYI Kálmán (seme:ji) estis hungara juristo, universitata profesoro naskita en Nagyvárad la 19-an de januaro 1884 kaj mortinta en Szentes la 13-an de aŭgusto 1946.
Kálmán Személyi | |
---|---|
Kálmán Személyi 1940. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1884 en Oradea |
Morto | 13-an de aŭgusto 1946 (62-jaraĝa) en Szentes |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | advokato |
Kariero redakti
Személyi estis ekde 1909 advokato, ekde 1915 jurakademia instruisto en Nagyvárad, en 1920 privatprofesoro en Budapeŝto (romia juro). Ekde 1920 li estis denove advokato, ekde 1938 universitata profesoro en Segedo, inter 1940 – 44 en Koloĵvaro, ekde 1945 denove en Segedo (romia juro). Li partoprenis en la verkado de la Szladits-speca libro Magyar magánjog.
Verkoj redakti
- A névjog (Bp., 1915);
- A nő magánjogi helyzetéről (Nagyvárad, 1918);
- Római jog (I – II., Bp., 1932);
- Szemelvények és gyakorlati feladatok a római jogból (Kolozsvár, 1941);
- Magánjogunk fejlődése (Kolozsvár, 1941).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon