MONOSTORI Károly (pro. monoŝtori), ĝis 1886 Krausz estis hungara bestkuracisto, fakverkisto naskita en Dés la 7-an de novembro 1852 kaj mortinta en ? la 1-an de junio 1917.

Biografio redakti

Károly Monostori diplomiĝis en 1874 en la Veterinara Instituto de Budapeŝto, poste li estis asistanto en la sama loko. En 1878 li estis ĉefbestokuracisto centra de departemento Nagy-Küküllő, en 1881 li iĝis ŝtata bestokuracisto en la ministerio pri agroaferoj. De 1884 li estis profesoro pri bestbredado. En lia eldonado aperis la unua eldono la verko de Alfred Edmund Brehm: Az állatok világa en hungara lingvo. Li redaktis plure da fakrevuoj, interalie la almanakon de Országos Állatvédő Egyesület Évkönyvét inter 1884 – 99. Li verkis ankaŭ teatraĵojn (Babos kötény, 1880; Az utolsó kenet, 1886; A civis leánya, 1895).

Verkoj redakti

  • Az állatok ragályos betegségei és a védoltás (Bp., 1887);
  • Könyv az egészséges állatok gondozásáról (Bp., 1893);
  • Állatgyógyászat (Bp., 1896);
  • Házi állataink egészségének fenntartásáról (Kolozsvár, 1899);
  • Ebtenyésztés (Bp., 1909).

Fontoj redakti