Károly Papp (geologo)

(Alidirektita el Károly Papp)

Károly PAPP (4-an de novembro 1873, Tápióság- 30-an de junio 1963 samloke) estis hungara geologo, instruisto de la Budapeŝta Universitato, malkovrinto de la tergasa resurso de la Transilvania baseno.

Károly Papp
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1873 (1873-11-04)
en Tápióság
Morto 30-an de junio 1963 (1963-06-30) (89-jaraĝa)
en Tápióság
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo geologo • universitata instruisto
vdr

Li finstudis en 1898, estis ekde 1895 helpinstruisto de Lajos Lóczy, en la mineralogia katedro. Somere de 1898, li partoprenis kaŭkazan ekspedicion de Mór Déchy kiel geologo. Papp laboris ekde 1900 en la Hungara Reĝa Geologia Instituto ofte en eksterlando. Li estis estro de la geologia katedro (1915) kiel posteulo de Antal Koch. Oni komisiis lin 1917 pri gvidado de la paleontologia katedro. Li pensiiĝis post tridekjara laboro, en 1945.

Li faris gravan laboron ĉefe en Transilvanio. Tiu li esploris orajn ercojn, malkovris tergason en 1909 [1] Arkivigite je 2005-08-24 per la retarkivo Wayback Machine, kiu iĝis plej granda gaskampo de Eŭropo per la taga unumiliono de kubmetroj da tergaso.

Verkoj redakti

  • A magyar birodalom vasérc- és kőszénkészlete (1915-1916)
  • Bakonyi triasz-korallok (Balaton-tudományi tanulmányok eredményei I. 1. rész paleontológiai függelék, Bp., 1900)
  • Geológiai jegyzetek a Fehér-Körös völgyéből (A Földtani Intézet jelentése, Bp., 1906)
  • Miskolc környékének geológiai viszonyai (Földtani Intézet Évk., Bp., 1907)
  • A kissármási gázkút Kolozs megyében (Földtani Közl., Bp., 1910)
  • Magyarország geológiai térképe (Földtani Szle, I., Bp., 1922)

Literaturo redakti

  • Tregele Kálmán: Emlékezés dr. P. K.-ról (Földtani Közl. 1963. 4. sz.)
  • Bogsch László: P. K. emlékezete (részletes bibliográfiával, Földtani Közl. 1965. 3. sz)