Károly Takács
Károly Takács [kAroj takAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Takács Károly estis hungara pistolpafisto, trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, trejnisto, subkolonelo.
Károly Takács | |
---|---|
Károly Takács | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de januaro 1976 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | sportpafisto • sporta trejnisto |
Károly Takács[1] naskiĝis la 21-an de januaro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de januaro 1976 (laŭ WikiData la mortotago estas la 5-a) en Budapeŝto.
Biografio redakti
Károly Takács frue iĝis oficiro. En 1938 pro eksplodo li perdis sian dekstran manon, poste li lernis skribi, pafi kaj ĉiujn necesajn per la maldekstra mano. En la sekva jaro li jam estis mondĉampiono.
Sporta kariero redakti
Károly Takács estis pistolpafisto en la oficira sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 35-foje kaj li apartenis al la hungara nacia teamo 25-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun du oraj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1939 teame. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM72348 hungarlingva datenaro de muzeo