Károly Varga (sportpafisto)

Károly Varga [kAroj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Varga Károly estas hungara sportpafisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, policisto, instruisto, oficiro.

Károly Varga (sportpafisto)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1955 (1955-09-28) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sportpafisto • sportisto
vdr

Károly Varga[1][2] naskiĝis la 28-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Varga estis edukita en Páty, sed li maturiĝis en mezlernejo kun licenco mekanika teknikisto en sia naskiĝurbo. Li edziĝis frue antaŭ la soldatiĝo kaj filino naskiĝis. Post la soldatjaroj li iĝis policisto kaj akiris oficiran diplomon en Policoficira Altlernejo en 1987, pli poste trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis denove, ankaŭ la nova edzino naskis filinon. Inter 1988-1991 ili vivis en Hárskút, kie li ĉasadis, dum li instruis en policlernejo en Csopak. Baldaŭ li havis policpostenojn en Budapeŝto, longe li estis pafejestro. Li pensiuliĝis en 2019 en rango kolonelo.

Sporta kariero redakti

Károly Varga ekde 1972 estis sportpafisto en pluraj sportkluboj, ankaŭ dum la soldatjaroj. Li estis hungara ĉampiono jam en 1976. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo, en la sekva jaro pro ŝtata bojkoto li malestis, eĉ li finis la sportan karieron, nur li partoprenis en konkursoj inter policistoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti