Károly Wieland [kAroj vIland], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wieland Károly estis hungara kanuisto, olimpiano, mondĉampiono, inĝeniero.

Károly Wieland
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1934 (1934-05-01)
en Soroksár
Morto 30-an de majo 2020 (2020-05-30) (86-jaraĝa)
en Weinheim
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Károly Wieland[1] naskiĝis la 1-an de majo 1934 en Soroksár, li mortis la 30-an de majo 2020 en Weinheim.

Biografio redakti

Károly Wieland akiris inĝenieran diplomon en 1960 en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Post la diplomo li laboris en fabriko de Csepel (distrikto), dum li estis sendita labori ankaŭ eksterlande. En 1972 li disidis (?) al Okcidenta Germanio, kie li profitis sian diplomon. Li pensiuliĝis en 1999, li ofte revizitis Hungarion. Li ricevis ŝtatan hungaran premion en 1996.

Sporta kariero redakti

Károly Wieland inter 1950-1962 estis kanuisto en la fabrika sportklubo en Csepel. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun bronza medalo duope (lia paro estis Ferenc Mohácsi), pli frue en mondĉampionumo li estis la unua en 1954 duope, sed kun alia partnero. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1962.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. hungarlingva datenaro de muzeo