K2-18b, ankaŭ konata kiel EPIC 201912552 b, estas ekstersunsistema planedo (ekzoplanedo) orbitanta la ruĝan nanon K2-18, situanta 124 lumjarojn for de la Tero. La planedo, malkovrita komence per la kosmoteleskopo Kepler, havas ĉirkaŭ ok fojojn la mason de la Tero, kaj tiel estas klasifikita kiel super-Tero. Ĝi havas 33-tagan orbiton ene de la loĝebla zono de la stelo.

Artista impreso de K2-18b (dekstre) orbitanta ruĝan nanon K2-18 (maldekstre). La nekonfirmita ekzoplaneda kandidato K2-18c montratas inter ili.

En 2019, du sendependaj esploraj studoj, kombinantaj datumojn de la kosmoteleskopo Kepler, la kosmoteleskopo Spitzer kaj la kosmoteleskopo Hubble, konkludis, ke estas signifaj kvantoj da vaporo de akvo en ĝia atmosfero, la unua por planedo en la loĝebla zono.