Kaŝako
La kaŝako estas simpla frapinstrumento konsistanta de du malgrandaj kukurboj plenigitaj je faboj (esence, du malgrandaj marakoj konektitaj per ŝnuro)[1]. Unu kukurbo estas tenita en la mano kaj la alia estas rapide svingita tien kaj reen ĉirkaŭ la mano, kreante "klak"-sonon. Ĝi estas indiĝena muzikinstrumento en Okcidentafriko, sed estis adoptita laŭ malsamaj nomoj en diversaj landoj: Patica (Japanio), Kosika (Usono). Aliaj nomoj estas Asalato, Kes Kes, Tchangot Tche, Koŝkah kaj multaj aliaj[2].
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Asalato_%28Kashaka%29%2C_percussion_instrument_of_West_Africa_%28photozou_29416265%29_by_Ludwig_D._Omen.jpg/220px-Asalato_%28Kashaka%29%2C_percussion_instrument_of_West_Africa_%28photozou_29416265%29_by_Ludwig_D._Omen.jpg)