Kaŝitaj Vortoj

sankta libro de Bahaismo

La Kaŝitaj Vortoj (arabe: الكلمات المكنونة, perse: كلمات مكنونه, Kalimát-i-Maknúnih) estas libro verkita de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, ĉirkaŭ 1857. Ĝi komponiĝis unuaparte en la araba kaj duaparte en la persa.

El la araba
sankta libro • bahaa literaturo • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Baháʼu'lláh
Lingvoj
Lingvo araba lingvo
Eldonado
Eldondato 1858
vdr

La "Kaŝitaj Vortoj" formiĝas kiel aro da mallongaj eldiroj (71 en la araba, 82 en la persa), en kiu Bahá'u'lláh pretendas esti preninta la bazan esencon de certaj spiritaj veroj kaj verkinta ilin en mallonga formo. `Abdu'l-Bahá, la filo kaj posteulo de Bahá'u'lláh, konsilis al la bahaanoj, ke ili legu ilin ĉiutage kaj ĉiunokte, kaj ke ili efektivigu ilian latentan saĝecon en siaj ĉiutagaj vivoj. Li ankaŭ diris, ke la "Kaŝitaj Vortoj" estas "trezorejo de diaj misteroj" kaj, ke kiam oni meditas pri la enhavo, "la pordoj de la misteroj malfermiĝos."

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Historio redakti

Estas ŝija islama tradicio nomata "Muŝaf' de Fatimah", kiu parolas pri la filino de Mohamedo (Muḥammad), Fatimah (Fáṭimih), post la forpaso de ŝia patro. Estas diversaj versioj de tiu ĉi tradicio, sed komune al ili estas, ke la anĝelo Gabrielo aperis al Fáṭimih kaj konsolis ŝin, dirante aferojn, kiujn ŝi skribis en libron. Laŭ unu tradicio [1], ili estis profetaĵoj. La libro, se ĝi iam estis fizika, ne travivis, kaj estis konsiderata, ke la Imam Mahdi (la Promesito de ŝija Islamo) re-rivelus ĝin en la "finaj tagoj".

Bahaanoj kredas, ke la "Kaŝitaj Vortoj" estas la plenumo de tiu ĉi tradicio. Bahá'u'lláh ja origine nomis la libron "La Libro de Fáṭimih" (Sahify-i- Faṭimiyyih, Sahifyyih- Maknúniyh- Faṭimiyyih), kvankam Li pli laste menciis ĝin laŭ ĝia moderna nomo [2]. Tiu ĉi parto de la plenumo rilatas al la bahaa kredaĵo, ke la profetaĵoj de la mondaj religioj pri la finaj tagoj interpretendas mistike kaj metafore.

Religiaj Paraleloj redakti

Praktike, la "Kaŝitaj Vortoj" similas al la Hadith Qudsi, kuntiraĵo de tre spiritaj eldiroj, kiun islamanoj alte estimas. La "Kasitaj Vortoj" funkcias simile kiel la Benoj en Kristanismo kaj la Psalmaro en la Tanaĥo.

Enkonduko al la Teksto redakti

El la araba, la sekva enkonduko estis rivelita de Bahá'u'lláh.

LI ESTAS LA GLORO DE L' GLOROJ

Ĉi tio estas kio descendis el la regno de la gloro eldirita far la lango de potenco kaj forto kaj revalciita al la Profetoj pratempaj. Ni prenis ĝian intiman esencon kaj vestis ĝin per la vestaĵoj de mallongeco, kiel signo de graco al la justuloj, por ke ili estu fidelaj al la Konvencio kun Dio, kaj plenumu dum sia vivo kion Li konfidis al ili, kaj ili atingu en la regno de l' spirito la gemon de la Dia virto.

Eksteraj ligiloj redakti