Kaŝmira muŝkaptulo

La Kaŝmira muŝkaptulo, Ficedula subrubra, estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de Azio. Iam ĝi estis konsiderata subspecio de la Malgranda muŝkaptulo, Ficedula parva.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŝmira muŝkaptulo
Kaŝmira muŝkaptulo
Kaŝmira muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. subrubra
Ficedula subrubra
(Hartert & Steinbacher, 1934)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en nordokcidenta Himalajo en kaŝmira areo de Pakistano kaj Barato. Ili estas migrantaj kaj vintrumas en la montetoj de centra Srilanko kaj ĉe la Okcidentaj Ghatoj de Barato.

La Kaŝmira muŝkaptulo reproduktiĝas en deciduaj arbaroj kun densa subkreskaĵaro kaj nestumas en arbotruo, kie la ino demetas 3-5 ovojn kiujn nur ŝi kovas. Ili vintrumas en ĝardenoj, teplantejoj, arbarbordoj kaj malfermaj areoj ene de arbaraj zonoj, ĝenerale super 750 m.

Plej parto de individuoj abandonas la reproduktejojn septembre, kaj alvenas en Sri-Lankon oktobre kaj startas denove frumarte. Unu el la plej certaj rigardejoj por vidi tiun raran specion estas la Parko Viktorio en Nuŭara Elija.

Tiu specio estas 13 cm longa. Ĝi estas simila laŭ formo al iom pli malgranda Malgranda muŝkaptulo. La masklo havas grizbrunan aŭ grizbluan dorson kun oranĝecaj ruĝaj gorĝo, brusto kaj flankoj, borditaj je nigro en gorĝo kaj brusto. Inoj kaj unuavintraj birdoj havas (krom malhelan bazon ĉe beko) iom pli helbrunajn suprajn partojn, kaj la ruĝo de subaj partoj povas esti limigita al nur rozkoloreca nuanco. La ventro en ĉiu plumaro estas blankeca.

La masklo de la simila Ruĝgorĝa muŝkaptulo, Ficedula albicilla, havas la oranĝecruĝan areon limigita al la gorĝo kaj ak la supra brusto, kaj ne havas la nigran bordon.

La kanto estas mallonga melodia sŭiit-iit sŭiit-iit-did-hi, kaj la alvoko estas akra ĉak.

Tuiu estas vundebla specio kun malpliiĝantaj populacio kaj reprodukta teritorio (ĉirkaŭ 8,300 km²), kiu estas ankaŭ tre fragmentita rezulte de la detruo de mezvarmaj miksitaj deciduaj arbaroj pro komerca lignoproduktado, agrikulturo kaj paŝtado. Oni supozas, ke la populacio estas inter 2,500 kaj 10,000 birdoj.

Referencoj redakti

  • En la angla Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 8565, Ficedula subrubra, 11a Majo 2006. Datenoj kun teritoria mapo kaj kriterioj por konsideri tiun specion vundebla.
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6