Helbruna kreko

(Alidirektita el Kaŝtana anaso)

La Helbruna kreko (Anas castanea) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj troviĝanta en suda Aŭstralio. Ĝi estas protektata laŭ la National Parks and Wildlife Act 1974.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helbruna kreko
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. castanea
Anas castanea
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Helbruna kreko estas pli malhela kaj iomete pli granda birdo ol la Gracia kreko.[1]

Temas pri specio kun evidenta kazo de seksa duformismo. La masklo havas distingan verdeckoloran kapon pli brilverdan al nuko kaj pli nigrecan frunton kaj bridon kaj malhele makulecan helbrunan korpon kun pli malhelbruna dorso (bruneco nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo: kaŝtankolora). Antaŭ subvosto estas tre kontrasta suba ventro, kies marko videblas eĉ dum naĝado. La ino havas malhelbrunan kapon kaj makulece malhelbrunan korpon (preskaŭ nigrecaj plumoj kun brunaj fajnaj bordoj). La ino estas pli malhela ol la masklo kaj preskaŭ identa laŭ aspekto al la Gracia kreko. Ambaŭ seksoj havas grizan bekon kaj ruĝajn irisojn.

La ino de Helbruna kreko havas laŭtan penetran "ridecan" kvakadon ripetantan rapide naŭfoje aŭ eĉ plie.[1]

Distribuado kaj habitato redakti

 
ino kaj 6 anasidoj inklude 2 albinojn, Tasmanio

La Helbruna kreko estas komune distribuata en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, dum vagantoj povas esti ie plie. Tasmanio kaj suda Viktorio estas la ĉefaj hejmoj de la specio,[1] dum vagantoj povas troviĝi tiom for norde kiom ĝis Novgvineo kaj insulo de Lord Howe.[2]

La Helbruna kreko preferas marbordajn estuarojn kaj humidejojn, kaj indiferentas pri saleco. Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanta.

Reproduktado redakti

Helbrunaj krekoj formas monogamajn parojn kiuj restas kune eĉ for de la reprodukta sezono, defendas la nestolokon kaj zorgas la idojn post eloviĝo. Nestoj situantas kutime super akvo, en lanugokovrita arbotruo ĉirkaŭ 6–10 m alte. Foje nestoj situantas surgrunde, inter herbotufoj ĉe akvo. La frumaturaj idoj pretas naĝi kaj piediri post unu tago.[2]

Referencoj redakti