Kaŭkaza simfito
Kaŭkaza simfito, latine Symphytum caucasicum, estas staŭdo el la familio boragacoj.
Kaŭkaza simfito | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Symphytum caucasicum [M.Bieb.], 1808 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Priskribo redakti
Kaŭkaza simfito estas arbedotufa herbo 60 ĝis 90 cm alta. Ĝiaj folioj estas neparaj, lancformaj, kovritaj per rigidaj haretoj. Ĝiaj bluaj floroj formas akselajn infloreskojn, fakte cumojn korimbaspektajn. Tiu planto floras printempe kaj somere dum longa periodo inter aprilo kaj aŭgusto.
Areo redakti
Laŭ ĝia difinnomo tiu specio venas el Kaŭkazio. Pro sia granda toleremo kaj sia rezistokapablo tiu planto disvolviĝas nun tra la tuta milda norda hemisfero.
Ĝia kreskloko konsistas el arbarbordoj kaj riverbordoj en malriĉaj grundoj.
Uzo redakti
Ĝi estas uzata kiel grundkovrilo. Ĝi eltenas konkurencon kun ĉiuj plantoj eĉ arboj. Pro ĝia fortikeco kaj laŭ la grundo, kie ĝi kreskas, ĝi povas iĝi invadema.
Male al la oficina simfito, kaŭkaza simfito ne estas manĝebla.