Kadenco (konĉerto)

Kadenco en konĉerto estas libera epizodo de solisto, kutime je la fino de la kapmovimento de solokonĉerto. La kadenco ebligas la soliston, elmontri kaj disvolvi sian virtuozecon sur la instrumento.

Dum la Viena klasiko kutime la akompana orkestro enkondukis la kadencon per kvartsekstakordo, kaj la solisto finis ĝin per trilo sur la gvidotono super la dominanta septimakordo, je kiu la dirigento rekomencigis la orkestron per la toniko turniĝe al la finaĵo. Ĝis en la epokon de Ludwig van Beethoven oni ofte improvizis la kadencon, t.e. la solisto ne nur montris sian surinstrumentan kapablon, sed ankaŭ sin prezentis kiel improvizanto. Sekve partituroj same kiel pianoeldonaĵoj de la konĉerto el tiu epoko ne havas konkretan kadencon. Kelkaj solistoj notis siajn kadencojn, kiuj nuntempe estas aparte akireblaj. Ekz. la pianistoj Edwin Fischer verkis kelkajn kadencojn pri la piankonĉertoj de Beethoven kaj Andor Foldes pri la piankonĉertoj de Mozart. Dum kiam Mozart nur por malmultegaj el siaj piankonĉertoj notis kadencojn, Beethoven jam komponis por ĉiuj kvin piankonĉertoj almenaŭ po unu kadenco. Por sia 4-a piankonĉerto li elektigas du kadencojn.

En la romantika epoko la komponistoj pli kaj pli tendencis kunkomponi la kadencojn de siaj konĉertoj. Tiuj do estas notitaj en partituroj kaj pianeldonaĵoj kaj tiel ĉiam estas ludataj samsone.

La komponado de aparta kadenco rilate al la baziga verko estas speciala defio: kadenco devus respekti la karakteron de verko, do ekzemple en tipe vienklasika konĉerto romantikstila kadenco aperas iel maladekvata. Krome ĝi entenu la temojn (ĉe klara temodualismo), almenaŭ tamen la ĉeftemon.