Kadov (distrikto Strakonice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kadov |
Kadov estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Strakonice. En 2024 ĝi havis 381 loĝantojn.
Kadov | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Venceslao en Kadov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kadov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Strakonice | ||
Administra municipo | Blatná | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Blatna montetaro | ||
Situo | Kadov | ||
- alteco | 510 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 24′ 11″ N 13° 47′ 01″ O / 49.40306 °N, 13.78361 °O (mapo) | ||
Areo | 19,64 km² (1 964 ha) | ||
Loĝantaro | 381 (2024) | ||
Denseco | 19,4 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1352 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 388 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0316 | ||
NUTS 5 | CZ0316 551180 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kadov (Strakonice District) | |||
Retpaĝo: www.kadov.net | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Záboří, Lnáře, Tchořovice, Čečelovice, Hradiště, Slatina, Lažánky kaj Blatná.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 364 |
1880 | 1 383 |
1890 | 1 301 |
1900 | 1 190 |
1910 | 1 238 |
1921 | 1 238 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 094 |
1950 | 800 |
1961 | 757 |
1970 | 634 |
1980 | 544 |
1991 | 472 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 401 |
2014 | 359 |
2016 | 367 |
2017 | 367 |
2018 | 368 |
2019 | 369 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 377 |
2021 | 375 |
2022 | 371 |
2023 | 372 |
2024 | 381 |
Vidindaĵoj
redakti- mezepoka fortikaĵo Kadov, rekonstruita renesance kaj adaptita je grenejo
- preĝejo de sankta Venceslao (frugotika, baroke rekonstruita)
- novgotika tumbo de la familio Leneker el 1859-1860
- baroka paroĥejo
- konstruaĵo de eksa povrulejo el 1656
Ŝancelŝtono de Kadov
redaktiTra la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kondukas 6 km longa instrupado, inkluzivanta plurajn interesajn geologiajn fenomenojn, ekz. la rokgrupon "Čertův krámek" ("Vendejeto de diablo") kaj precipe unikan ŝancelŝtonon (ĉeĥlinvge viklan), supozeble la plej konatan tiuspecan ŝtonon en tuta lando kaj la ĉefan turisman vidindaĵon de la vilaĝo.
Preskaŭ tridek tunojn pezanta oblikva lentoforma ŝtono kuŝas nur per tre eta surfaco sur alia granda ŝtono. Malgraŭ sia granda maso, perimetro 11m kaj alteco 1,5m ĝi ŝanceliĝadis je ununura mantuŝo. En 1893 ĝi perforte eligita estis el la origina kuŝloko kaj nur danke al kvin entuziasmemuloj sub gvido de inĝ. Pavel Pavel (famiĝinta tutmonde kiel malkovrinto de la mistero de movado de gigantaj statuoj moai sur Paskinsulo), ĝi estis en 1983, pere de inĝenia sistemo de lignaj leviloj kaj kojnoj, revenigita al sia origina loko. La ŝtono estis de vandaloj denove elŝovita kaj tial necesis ripeti la originan agon, lastfoje en la jaro 2003.
Estiĝo de ŝancelŝtonoj estas klarigata pro iom-post-ioma elfloreskado de rokaĵoj, dum kiu la malpli rezistemaj partoj pli rapide subiĝas al geologiaj influoj. La ŝancelŝtono de Kadov, proklamita kiel protektata natura kreaĵo, apartenas al la plej grandaj kaj plej bone konservitaj tiuspecja ŝtonoj en tuta Ĉeĥio. La loko estas delongtempe konsiderata kiel pratempa oferejo kaj ligiĝas al ĝi multaj legendoj.
-
Ŝancelŝtono
-
Ŝancelŝtono
-
Ŝancelŝtono
-
Novgotika kripto