Kafofiltrilo estas kuirilo kiu havas la funkcion filtri la varman akvon el muelitaj grajnoj el kafo por la kuirado de trinkebla kafo. Tiu filtrilo kutime fabrikatas el papero, kaj estas uzataj ĝenerale unusolan fojon, sed ekzistas versioj de rustorezista ŝtalo, kiaj tiuj uzataj por kuiri kafon en Barato.

Uzo de Kafofiltrilo.

La unua Kafofiltrilo estis inventita en 1908 de la entreprenistino Melitta Bentz en Dresdeno (Germanio). La intenco de tiu inventistino estis forigi la amaran guston de kafo kaŭzita de la troa boligado dum ties kuirado.

Estas variaj grandoj kaj similaj dezajnoj; sed ekzistas ankaŭ Kafofiltriloj kiuj, kiel pakaĵeto, envolvas kvanton da kafo jam antaŭdifinita.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Kafofiltrilo.