Abatejo Kaisheim

(Alidirektita el Kaisersheim)

La Imperia Abatejo de Kaisersheim (en germana: Reichsstift KaisersheimKloster Kaisersheim), estis cisterciana monaĥejo en Kaisersheim (nuntempe Kaisheim), Bavario, Germanio.

Kiel unu el la 40 memregantaj imperiaj abatejoj de la Sankta Romia Imperio, Kaisersheim estis praktike sendependa ŝtato. Ties abato havis sidlokon kaj voĉdonrajton en la Imperia Dieto kie li sidis sur la Benko de Prelatoj de Svabio. Je la tempo de ties senreligiigo en 1802, la Abatejo kovris 136 kvadratajn kilometrojn kaj havis 9 500 - 10 000 anojn.[1]

Poste la areo estis uzata por militistaj celoj, hejmo de franciskanoj, prizono kaj nun muzeo kaj hejmo de justicaj instancoj.

Notoj redakti