Kajpirinjo (portugale caipirinha [kaipiˈrĩjɐ]) estas brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el kaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko de limeo aŭ persa lemono, kansukero kaj glacikuboj.

Kajpirinjo
Lando de origino Brazilo Brazilo
Konsisto kaŝaso, limeoj, brando, sukerkano
vdr
Limeoj, kansukero, kaŝaso kaj pecigitaj glacikuboj
Kansukero kaj limeaj tranĉaĵoj en glasoj

La nomo kajpirinjo venas de la brazil-portugala vorto caipira, kiu signifas kamparano. Kun la diminutivo (-inha) ĝi signifas proksimume Etul(in)o de la kamparo.