Kajuto
Kajuto[1] (el la mezepoke malaltgermana vorto kaiüte por "loĝkabano sur velŝipo") laŭ PIV estas
- surŝipa ĉambreto - en velboato aŭ jaĥto, sed ankaŭ en grandaj ŝipoj - por ŝipanoj aŭ pasaĝeroj
- enaviadila ĉambreto por pilotoj aŭ pasaĝeroj
- tiu parto de kosmoŝipo, en kiu loĝas la kosmonaŭtoj
Laŭ Francisko Azorín Kajuto estas Ŝipa kabino.[2] Li indikas etimologion el holande [tiel] kajuit (kabino) el ka + hutte (fi + loĝejo).[3]
Kajuta servisto estas maristo sur granda ŝipo, kies sola tasko estas priservi la pasaĝerojn en iliaj kajutoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Difino de kajuto en PIV
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
- ↑ Azorín, samloke.