Malfermi la ĉefan menuon

Kalejdoskopo

cilindro, kies internaj flankoj estas kovritaj per speguloj, tiel ke objektoj vidata tra la cilindro speguliĝas multfoje, simile al kaheloj
Kelkaj bildoj aperintaj en infana kalejdoskopo

Kalejdoskopo estas optika aparato, kiu helpe de du aŭ tri speguloj, kiuj estas lokitaj interne kaj angule, kaj pluraj diverskoloraj facilmovaj vitropecoj ebligas ricevi belajn simetriajn bildojn, kiuj ŝanĝiĝas ĉe la plej malgranda movo de la kalejdoskopo.

HistorioRedakti

Kalejdoskopo estis inventita de skota fizikisto David Brewster en 1816 kaj patentita ĝi estis en 1817. La kalejdoskopo estis dekomence uzata kiel instrua aparato, sed ĝi rapide disvastiĝis kiel amuzilo.