Kalkoŝtona filoskopo

La Kalkoŝtona filoskopo (Phylloscopus calciatilis) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Kiam tiu specio estis vidata la unuan fojojn, dekomence en 1994, ĝi estis mismetita kun la simila Sulfurbrusta filoskopo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalkoŝtona filoskopo
Kalkoŝtona filoskopo
Kalkoŝtona filoskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. calciatilis'
Phylloscopus calciatilis
(Alström, 2010)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝenerale ĝi estas kiel aliaj filoskopoj grizverdeca supre kaj helverdeca sube. La kruroj kaj vosto estas malhelaj. En vizaĝo videblas traokula malhela strio, pli helaj superokulaj strioj, tre malhelaj kaj larĝaj flankaj strioj kaj centra hela strikrono.

Tamen ĝi estas pli malgranda ol la Sulfurbrusta filoskopo, kaj havas pli rondoformajn flugilojn. La plumaro estas preskaŭ identa, kun komparoj montrantaj nur iome pli da helflavo sube kaj pli grizan nuancon supre. Kvankam pli malgranda, la beko estas proporcie pli granda ol tiu de la Sulfurbrusta filoskopo. Oni ne disponas el akurataj mezuroj; la holotipo havas flugillongon de 5.2 cm; la paratipo vostolongon de 3.7 cm kaj bekolongon de 1.39 cm.[2]

Tiu specio loĝas en norda Vjetnamo kaj Laoso, kaj eventuale ankaŭ en suda Ĉinio. La latina specinomo, calciatilis, signifas "loĝanto en kalko", kio same kiel la komuna nomo aludas al ties natura habitato, kiu estas larĝafoliaj ĉiamverdaj kaj duonĉiamverdaj arbaroj de kalkaj karstaj montoj.[2] La Laosa piknonoto, priskribita en 2009, troviĝis en la karsto de la sama regiono.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Walker, Matt, "New warbler bird species discovered in Vietnam", 15 December 2009. Kontrolita 16a de decembro 2009.
  2. 2,0 2,1 (2010) “Description of a new species of Phylloscopus warbler from Vietnam and Laos”, Ibis 152 (1), p. 145–168. doi:10.1111/j.1474-919X.2009.00990.x.