Domoșu

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Kalotadámos)

Domoșu [domoŝu] (hungare: Kalotadámos) estas vilaĝo en Rumanio sude de Huedin. En 1910 ĝi havis 404 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 245 (rumanoj, 82 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1408 kiel hungara servutulvilaĝo. En ĝia reformita preĝejo troviĝas ligna baldakeno pentrita en 1774 de Lorenco Umling pli maljuna, de hungaroj nomata Lőrinc Kolozsvári Asztalos Umling, kaj János Asztalos Umling (asztalos estas la hungara vorto por "lignaĵisto"). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 la vilaĝo apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Sâncraiu.

Domoșu
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Cluj
Alinome Kalotadámos (hungare)
Komunumo Sâncraiu (Cluj)
Iama hungara departemento Kolozs
Situo 46° 50′ N, 23° 2′ O (mapo)46.83111111111123.025277777778Koordinatoj: 46° 50′ N, 23° 2′ O (mapo)
Domoșu (Rumanio)
Domoșu (Rumanio)
DMS
Alto super maro 574 m
Poŝtkodo 407518
Loĝantaro 206 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 59470
vdr
Kalvinana preĝejo en Domoșu

Loĝantaro redakti

En la censo de 2002 la 206 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungaroj 173 84,0 %
rumanoj 33 16,0 %
Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungara 173 84,0 %
rumana 33 16,0 %

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.

Eksteraj ligiloj redakti