Kalvinana preĝdomo (Szigethalom)

La kalvinana preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szigethalom (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Szigethalom
Kalvinana kunvenejo de Szigethalom
Kalvinana kunvenejo de Szigethalom
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szigethalom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio

redakti

Dum la historio tiu areo estis ekstera agrikultura kampo de Tököl, la sporadaj loĝantoj venis en la 19-a jarcento, amase en la 20-a jarcento. La kalvinanoj konstruis preĝdomon kun novromanika pordo en 1932, kie jam loke okazis diservoj. Supozeble tiutempe ankaŭ sonorilostablo estis kreita. La kunvena domo estis konstruita ĉirkaŭ 2010.

Konstruaĵoj

redakti

Preĝdomo

redakti

La simpla preĝdomo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la menciita novromanika enirejo estas videbla, plej supre kalvinana stelo. Krom tiuj la fasado estas nur muro. La navo estas 7 m larĝa kaj 14 m longa kaj havas flanke fenestrojn.

Kunvena domo

redakti

La kunvena domo situas ĉe stratangulo laŭ la trotuaroj apud la preĝdomo. La granda enirejo funkcias ĝuste ĉe la angulo. Interne krom la oficejo kaj pastra loĝejo troviĝas la kunvenejo por 200 personoj.

Sonorilostablo

redakti

La moderna sonorilostablo estis konstruita el betono en 1978. Ĝi konsistas en du kolonoj, sed en la pinta parto ili formas ambaŭ kunpremitajn polmojn dum preĝo, ene kun la sola sonorilo. La sonorilo estis gisita en 1930.

Fontoj

redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ

redakti