Kalvinana preĝejo (Abaújalpár)
La Kalvinana preĝejo de Abaújalpár estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Abaújalpár.
Kalvinana preĝejo de Abaújalpár | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Abaújalpár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Oni supozas, ke la gotika preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento. La katolikoj uzis ĝin ĝis en 1696, sed en 1733 jam la kalvinanoj uzis ĝin. En la sekva jaro la konstruaĵo estis renovigita. La sonorilo (70 kg) alvenis en 1640. Trakonstruoj okazis en 1734 kaj 1928. La preĝejo estis deklarita monumento historia en 1958.
Konstruaĵo redakti
La simpla malgranda preĝejo situas sola. En mezo de la fasado estas la enirejo, pli supre pluvŝirmilo etendiĝas. La navo havas supre nur tureton 3 metrojn altajn, kie estas loko nur por la sonorilo. Interne la plafono estas pentrita, kie estas legebla la jaro 1734. La benkoj estis faritaj en 1820.
Fontoj redakti
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj