La Kamata penelopo, KamatoKamata jakuo (Penelope argyrotis) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamata penelopo
Kamata penelopo
Kamata penelopo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. argyrotis
Penelope argyrotis
(Bonaparte, 1856)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • P. a. colombiana (Todd, 1912)
    Santamarta jakuo
  • P. a. argyrotis (Bonaparte, 1856)
    Bendovosta jakuo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en nordokcidenta Kolombio kaj norda Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Taksonomio redakti

Formas superspecion kun P. barbata, kun kiu ĝi ofte estis konsiderata samspecifa. Raso colombiana estis konsiderata separata specio. Raso albicauda foje estas mergita kun nomiga. Birdoj el okcidenta Venezuelo kaj norda Kolombio, kaj el norda Venezuelo, foje ricevas separatan rasan statuson, respektive mesaeus kaj olivaceiceps, sed diferencoj ĝenerale rekonitaj estas tro malgranda por meriti akcepton. Oni agnoskas tri subspeciojn.

Subspecioj redakti

  • Penélope argyrotis argyrotis (Bonaparte, 1856) .- Ĝi loĝas en la Sierra Nevada de Santa Marta, en Kolombio.
  • Penélope argyrotis colombiana (Todd, 1912) .- Ĝi loĝas en la montararbaroj de norda Kolombio kaj Venezuelo.
  • Penélope argyrotis albicauda .- Ĝi loĝas en la Serranía del Perijá, ĉe la limo de Kolombio kun Venezuelo.

Aspekto redakti

Tiu kokeca birdo havas ĝeneralan brunan plumaron kaj tre rimarkindan ruĝan mentonsakon. Estas ankaŭ tre markata blanka punkteco sur la malhelbruna brusto, ruĝaj kruroj, ruĝecbruna bendo ĉe vostopinto, kaj nuda grizeca vizaĝa ĉirkaŭokulo ĉirkaŭata de blankaj bordoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti