Kampa melampiro
Kampa Melampiro - Melampyrum arvense L. - estas specio el la familio Orobankacoj (Orobanchaceae). Temas pri duonparazita herbo, kiu kreskas en sekaj, kalkaj herbejoj, (gren)kampoj kaj veprejoj de Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi estas malofta, eĉ konsiderata kiel minacata en pluraj regionoj kaj landoj.
Kampa melampiro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Melampyrum arvense, infloresko
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Melampyrum arvense L., 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo redakti
Tiu tutjara herbo altas ĝis 60 cm, kun paraj folioj lancformaj kaj malhelverdaj. La floroj grupiĝas en spiko, kiu entenas longajn, plumdividajn, purpurajn brakteojn, igante la specion facile rekonebla. Ankaŭ la korolo estas purpura, kun flava gorĝo - malofte tute flava.
Uzo redakti
La semo donas al pano ruĝetan koloron.