Kampanjo "Parolu la norman ĉinan"

La kampanjo "Parolu la norman ĉinan" (angle Speak Mandarin Campaign, normĉine 讲华语运动, pinjine jiǎng huáyǔ yùndòng) estas kampanjo organizata de la registaro de Singapuro por kuraĝigi la membrojn de la ĉina komunumo de la lando paroli la norman ĉinan lingvon, kiu estas la oficiala lingvo de Ĉinujo kaj inter la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro (kune kun la angla, la malaja kaj la tamila). La norma ĉina lingvo estas vario de la nordĉina lingvo, kiu estas la plej multe parolata lingvo en la mondo.

La ĉinoj de Singapuro, kiuj konsistigas tri kvaronojn de la loĝantaro de Singapuro, kutime parolas aliajn ĉinajn "dialektojn" aŭ variojn, kiel la kantonan aŭ la hakaan. La kampanjo komenciĝis en 1979, por krei komunan lingvon por la ĉina loĝantaro en Singapuro, kaj eble ankaŭ por krei pli fortajn ligojn kun Ĉinujo kaj ĉinaj komunumoj en aliaj landoj.

La kampanjo konsistis el multaj malsamaj rimedoj, inkluzive de la tradukado de televid-programoj en ĉinaj dialektoj al la norma ĉina lingvo, kaj la malpermesado de dissendoj en aliaj variaĵoj de la ĉina en la amas-komunikiloj. La kampanjo havis sufiĉe bonajn rezultojn, ĉar la kono de la norma ĉina lingvo inter la ĉinoj de Singapuro multe pli-altiĝis en la lastaj jaroj. Tamen la kampanjo estis kritikita, ĉar kiel rezulto de ĝi multaj Ĉinaj junuloj havas malfacilaĵojn komuniki kun la geavoj, kiuj ne kapablas paroli normĉine. La kampanjo, kiu fortigis la norman ĉinan lingvon ankaŭ kompare kun la angla, aldone estis malbone rigardata de aliaj minoritatoj kiel la malajoj kaj la hindoj, kiuj preferas ke la angla restu la ĉefa lingvo de inter-etna komunikado.