Kampbelinsulo
La Kampbelinsulo (angle Campbell Island; maorie Motu Ihupuku) estas malproksima, ĉeantarkta insulo de Nov-Zelando kaj la ĉefinsulo de la Kampbelinsularo. Ĝi kovras 112.68 km² de la 113.31 km² de la grupo, kaj estas ĉirkaŭita de multaj stakoj, ŝtonoj kaj insuletoj kiaj Dent, Folly, Jeanette Marie, kaj Jacquemart, ĉi-lasta la plej suda ekstremaĵo de Nov-Zelando. La insulo estas monta, pliiĝante al pli ol 500 metroj en la sudo. Longa fjordo, nome Haveno Perseverance, preskaŭ dusekcas ĝin, malfermiĝante eksteren al maro ĉe la orienta marbordo.
Kampbelinsulo | ||
---|---|---|
Tipa pejzaĝo sur Kampbelinsulo | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Kampbelinsularo | |
Geografia situo | 52° 32′ S, 169° 9′ O (mapo)-52.539444444444169.15805555556558Koordinatoj: 52° 32′ S, 169° 9′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 112,68 km² | |
Plej alta loko | Mount Honey 558 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Veterstacio je la Beeman Cove (senpersona, aŭtomata ekde 1995) | ||
La Kampbelinsulo estas enigita en la listo de Monda Heredaĵo de Unesko kune kun la aliaj ĉeantarktaj Novzelandaj insuloj en la regiono kiel sekvas: 877-005 Campbell Island S52.33 E169.09 11331 Ha 1998.
La Kampbelinsulo tenas la distingon esti la plej malproksima loko (en signifa terpeco) de Londono, Anglio.