Kananaskis estas pliboniga distrikto (speco de administra unuo) situanta okcidente de Kalgario (Alberto) en la antaŭmontetoj kaj unuaj montoj de la kanada Rok-Montaro.

Kananaskis
Regiona parko
Improvement Districts of Alberta [+]

LandoKanado
RegionoAlberto

Koordinatoj50° 36′ 0″ N, 114° 54′ 0″ U (mapo)50.6-114.9Koordinatoj: 50° 36′ 0″ N, 114° 54′ 0″ U (mapo) [+]
- koordinatoj50° 36′ 0″ N, 114° 54′ 0″ U (mapo)50.6-114.9Koordinatoj: 50° 36′ 0″ N, 114° 54′ 0″ U (mapo)
Areo4 213,95 km² (421 395 ha) [+]

Loĝantaro221 [+] (2016)
Denseco0,05 loĝ./km² [+] [+]

Kananaskis (Alberto)
Kananaskis (Alberto)
DEC
Kananaskis
Kananaskis

Map
Kananaskis

Vikimedia Komunejo:  Kananaskis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr


Ene de la pliboniga distrikto estas Parktereno Kananaskis, 4.211-kvadratkilometra tereno kun mirinda pejzaĝo de montoj kaj antaŭmontetoj.

Distriĝo kaj turismo redakti

Ĝuste pro distriĝo kaj turismo famas Parktereno Kananaskis. Inter la instalaĵoj por distriĝo en Kananaskis estas pluraj tendumejoj, golf-ludejo, kelkaj hoteloj, feria ranĉo, du montaj skiejoj (Nakiska, kiu gastigis konkursojn en monta skiado kaj liberstila mogul-skiado dum la Vintraj Olimpikoj de 1988, kaj Fortikaĵa Monto), kaj konkurs-nivela tereno por skikurado (la Nordia Centro de Canmore), kiun la publiko povas uzi. Ĝuste ĉe la Nordia Centro de Canmore oni okazigis la trans-grundajn ski-konkursojn dum la Vintraj Olimpikoj de 1988. La plej granda parto de la instalaĵoj estas en Provinca Parko Peter Lougheed kaj laŭ la koridoro de ŝoseo 40 kiu kuŝas paralele al la Rivero Kananaskis. En Kananaskis estas multaj kilometroj da voj(et)oj por migrado, skikurado, kaj ĉeval-rajdado. Inter la aliaj aktivecoj popularaj en Kananaskis estas monto-biciklado, grimpado, ĉasado, kaj fiŝkaptado.

Parkoj redakti

 
Disvastiĝo kaj situo de parkoj en Parktereno Kananaskis

Pluraj parkoj kaj unu ekologia rezervejo troviĝas ene de Kananaskis. Inter ili estas:

Inter la specialaj terenoj ene de Parktereno Kananaskis kiuj ne estas formale difinitaj kiel parkoj aŭ ekologiaj rezervejoj estas la Regiono de Valo Bow, la Valo de la Rivero Elbow, Provinca Distriĝ-Tereno Evan-Thomas, la Regiono Highwood/Cataract, Provinca Distriĝ-Tereno Sentinel, Provinca Distriĝ-Tereno Stoney Creek, Provinca Distriĝ-Tereno Strawberry kaj la Regiono Sibbald (Provinca Distriĝ-Tereno de Lago Sibbald, Provinca Distriĝ-Tereno de la Lageto de Kampoj Sibbald).

Administrado redakti

Je provinca nivelo oni administras Parkterenon Kananaskis depost 1945 kiel Plibonigan Distrikton 5 (Kananaskis)[1]. Ĝin kreis la Ministerio pri Municipaj Aferoj, branĉo de la Registaro de Alberto por multfunkciado uzado: por forstado, rikoltado de gazo kaj nafto, paŝtado de brutoj, distriĝo, kaj turismo. Oni planas ĉiujn aktivecojn kaj kreas instalaĵojn donante prioritaton al protektado de la akvokolektaj areoj.

Demografio redakti

Neniu korporaciiĝinta komunumo troviĝas en Kananaskis. En 2001 la pliboniga distrikto Kananaskis havis 462 loĝantojn en 210 konstruaĵoj dise lokitaj en areo de 4.211,22 km², denseco de 0,1 loĝantoj/km².

Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko Censo de 2001 [2]

Galerio redakti

Bagatelaĵoj redakti

  • En junio 2002 ĉi tiu regiono gastigis la 28-an landestran konferencon de la G8.
  • Oni uzis Parkterenon Kananaskis por la filmado de documentigaj filmoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Pliboniga Distrikto Kananaskis Arkivigite je 2006-10-05 per la retarkivo Wayback Machine - Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj
  2. Kananaskis Community Profile[rompita ligilo] - Kanada Instituto pri Statistiko. 2002. 2001 Profiloj de Komunumoj. Pulikigita la 27-an de junio 2002. Laste modifita: 2005-11-30. Katalogo de la Kanada Instituto de Statistiko n-ro 93F0053XIE

Eksteraj ligiloj redakti

  Nacia Parko Banff MD 8 Bighorn IR 142/143/144 Stoney
MD 44 Rocky View
 
Parko Altaĵoj de la Rok-Montaro (BC)

 
   Pliboniga Distrikto Kananaskis   
 

MD 31 Foothills
Parko de Lagoj Elk (BC) MD 66 Ranchland