La kanembuoj estas etno, kiu loĝas oriente de la Ĉada Lago en la hodiaŭa respubliko Ĉado.

Kanembuoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La kanembuoj devenas de la regno de Kanem kaj portas ties nomon: Kanem-bu - "homoj de Kanem". La kanembua lingvo estas dialekto de la kanura lingvo, kiu estas parolata okcidente de la Ĉada Lago en Bornu. Kanem kaj Bornu ĝis la komenco de la 19-a jarcento estis unuigitaj kadre de la regno Kanem-Bornu sub la regado de la Sefuwa. Nur de la fino de la 14-a ĝis la dua duono de la 16-a jarcento la Bulala regis super Kanem. Hodiaŭ la kanembuoj vivas plejparte en la Administradregiono Kanem oriente de la Ĉada Lago kun sidejo de la prefekto en Mao. Inter la kanembuoj troviĝas anoj de la subgrupo bornuoj (niĝeria nomigo: Kanurioj).

Literaturo redakti

  • Edouard Conte: Marriage Patterns, Political Change and the Perpetuation of Social Inequality in South Kanem (Chad). Paris 1983.
  • Albert Le Rouvreur: Saheliens et Saharien du Tschad. Paris 1962 (S. 75-163).