Kangjur Rinpoĉe (tibete བཀའ་འགྱུར་རིན་པོ་ཆེ་ཀློང་ཆེན་ཡེ་ཤེས་རྡོ་རྗེ, Wylie: gyur rin po che klong chen ye shes rdo rje), naskiĝinta en Kham en 1897 aŭ 1898, mortinta la 23-an de januaro 1975 en Darĝiling, Barato, estis mastro de la skolo njingmapa de la Tibeta budhismo kaj tibeta kuracisto[1].
En 1955, antaŭvidante la ĉinan invadon de Tibeto, li fuĝis al Barato kun sia edzino kaj iliaj junaj infanoj, forprenante centojn da libroj[2]. Li ekloĝis en kabano proksime al Darĝiling en 1960. En 1966, Arnaud Desjardins renkontis lin kaj konigis lin post sia reveno al Francio[3]. Li tiam renkontis kaj instruis iujn el la fruaj okcidentaj studentoj de tibeta budhismo, inkluzive Bernard Benson[4] kaj lian filinon Anne Benson[5], Matthieu Ricard kaj Surya Das[6]. Liaj komentoj pri la Letero al Amiko de Nagarĝuna estis tradukitaj en la anglan kaj francan de la Traduka Komitato de Padmakara[7].

Kangjur Rinpoĉe  (Tibeta)
Informoj
Skolo: Njingmapa
Disĉiploj: Bernard Benson, Matthieu Ricard, Surya Das, Anne Benson
Naskiĝo: 1897 aŭ 1898
Morto: 23-a de januaro 1975
vdr

Verkoj redakti

  • Lettre à un ami, commentée par Kangyour Rimpoché, Nagarĝuno, Padmakara 2007
  • Le Trésor de précieuses qualités, Jigme Lingpa kaj Kangjur Rinpoĉe, Padmakara 2009

Referencoj redakti

  1. (franclingve) Letero al Amiko, komentoj de Kangjur Rinpoĉe, p.21 (arkivo)
  2. (anglolingve) Matthieu Ricard, On the Path to Enlightenment: Heart Advice from the Great Tibetan Masters, p.267 (arkivo)
  3. (franclingve) http://www.buddhaline.net/Kangyur-Rinpoche-et-la-Cote-de-Jor Arkivigite je 2021-04-17 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo)
  4. (franclingve) Patrick Cabanel, Voyage en religions: Histoire des lieux de culte en Languedoc et Roussillon des origines à nos jours, Les Nouvelles Presses du Languedoc, 2007, p. 330
  5. (franclingve) Denis Fays-Long: https://bouddhanews.fr/anne-benson-lorsque-pratique-et-vie-ne-font-quun-2/ Arkivigite je 2021-04-17 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo)
  6. (anglolingve) Surya Das: Make Me One With Everything, p.76 (arkivo)
  7. (anglolingve) http://www.rigpawiki.org/index.php?title=Kangyur_Rinpoche (arkivo)

Eksteraj ligiloj redakti