Granda tertremo de Kantō

tertremo de 1923
(Alidirektita el Kanto Tertremego)

La Granda tertremo de Kanto (japane, 関東大震災 Kantō daishinsai, laŭvorte "Granda katastrofo-tertremo de Kanto") tremigis la regionon de Kanto en la insulo Honŝuo de Japanujo je la 11:58 AM de la 1a de septembro 1923.

Nihonbashi kaj Kanda post la tertremo
Granda tertremo de Kantō
Kantō earthquake [+]

LandoJapanio
Koordinatoj35° 19′ 48″ N, 139° 8′ 6″ O (mapo)35.33139.135Koordinatoj: 35° 19′ 48″ N, 139° 8′ 6″ O (mapo)

Epicentroĉe Kantō

Granda tertremo de Kantō (Japanio)
Granda tertremo de Kantō (Japanio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  1923 Great Kantō earthquake [+]
vdr

La tertremo havis grandon inter 7,9 kaj 8,3 en la skalo de Richter. Ĝi detruis la havenurbon de Jokohamo kaj la apudaj gubernioj de Chiba, Kanagawa, Shizuoka kaj Tokio.

Laŭ la fontoj, almenaŭ 105.385 personoj mortis kaj aliaj 37.000 restis malaperitaj, eble mortintoj. Multaj el la viktimoj estis kaŭzitaj de la 88 brulegoj kiuj okazis diverskiale kaj kiuj etendiĝis rapide pro la fortaj ventoj de tajfuno proksime de la duoninsulo de Noto. En pluraj lokoj, estis observita fajroŝtormoj, la plej granda prenis almenaŭ 30.000 vivojn en la Rikugun Honjo Hifukusho. La fajro daŭris du tagojn ĝis la mateno de la 3-a de septembro.

Ĉirkaŭ 570.000 hejmoj estis detruitaj, lasante ĉirkaŭ 1,9 milionoj de rifuĝitoj. Ĝi superis la miliardon de nuntempaj (2010) usonaj dolaroj.

Persekutoj de Koreoj far la ekstremdekstruloj[mankas fonto]

La kaoso kaj la paniko kreita de la tertremo levis klaĉojn, ke Koreoj faris sakaĵojn kaj brulegojn. Centoj, eble miloj da Koreoj kaj loĝantoj de Okinavo estis murditaj de japanaj civilaj milicioj. La tuto de mortintoj, inkluditaj tiujn kiuj mortis en la katastrofoj estas ĉirkaŭkalkulata de ĉirkaŭ 6.000. En iuj lokoj, ili establis punktojn de kontrolo por kontoli la vojaĝantojn, se ili estis sakaĵantoj aŭ deliktuloj. Socialistoj kiel Hirasawa Keishichi kaj anarkiistoj kiel Osugi Sakae kaj Noe Itō estis murditaj pro la timo, ke ili povis uzi ĉi tiu ŝancon por preni la povon de la registaro.

Post la tertremo, Gotoo Shinpei organizis planon de rekonstruo de Tokio kun modernaj retoj de ŝoseoj, trajnoj kaj publikaj servoj. Parkoj estis kreitaj en la tuta Tokio por esti uzitaj kiel rifuĝejoj kaj la publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj laŭ striktaj normoj, same kiel la privataj konstruaĵoj por akomodi rifuĝintojn. Tamen, la eksplodo de la Dua Mondmilito kaj la posta detruo de lokoj limigis severe la rimedojn. En iuj lokoj, la konstruo eĉ realigas nuntempe.

En 1960 oni elektis la 1-an de septembro kiel Tago de la Antaŭzorgo de Katastrofoj por memori la tertremon kaj konsciigi la homojn pri la graveco prepari sin antaŭ la katastrofoj, pro tio ke septembro kaj oktobro estas la alta sezono de ciklonoj. Privataj kaj publikaj organizoj realigas trejnadojn pri katastrofoj. Tokio troviĝas proksime de faŭlto sub la duoninsulo de Izu kiu, averaĝe, kaŭzas grandan tertremon ĉiun 70an jaron.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Tiu artikolo origine estis traduko de artikolo el la hispanlingva Vikipedio (es:Gran_terremoto_de_Kantō), kopiita en la Esperanta Vikipedio, kaj korektita, laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0.

35° 1′ 0″ N 139° 5′ 0″ O / 35.01667 °N, 139.08333 °O / 35.01667; 139.08333 (mapo)